エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Ambaŭ

2024-04-19 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj

Floroj en la ambaŭ manoj.
   Kun floroj en ambaŭ manoj. (Japana-Esperanta vortaro)
   Akiri du valoraĵojn samtempe. (Ofte la valoraĵoj signifas belulinojn.)

Ambaŭtranĉa spado.
   Spado kiu havas klingon ambaŭflanke.
   Unuflanke utila, sed havas riskon vundi la uzanto mem.
   Utila kaj danĝera.

Du herooj ne staras najbare.
   Ili nepre batalas ĝis unu falas.
   Du sinjoroj en unu biero, du nastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno. (Zamenhof)

Bona medikamento estas maldolĉa al la buŝo.
   Maldorĉa por la lango, sed saniga por la sango. (Zamenhof)
   Oni ne bolonte akceptas admonon eĉ bonan.

今日のことわざ・慣用句: 両刃の剣。 両雄並び立たず。 良薬口に苦し。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(173)

2024-04-12 | Marta

物語「マルタ」は、ここまででやっと半分です。これからも頑張って続けていきます。

La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova.  Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita.
 書店主は胸の上で腕を組んで店の机の後ろにじっと立っていた。最初は彼が見ている強い感情の爆発でいくらか困惑していたが少し経つと明らかに感動していた。

--- Mia Dio! --- li diris duonvoĉe, --- kiel ŝanĝiĝema estas do la sorto de homo sur la tero!  Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj malriĉeco!  Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj feliĉa paro! 
 なんということでしょう! 彼は小声で言った、この世の人の運命はなんと変わりやすいものなのでしょう! 以前貴女を知っていた時、このような悲しく貧しい状態の貴女を見ることがあるとは思っても見ませんでした! 貴女達はとても恵まれていてお互いに愛し合う幸せなご夫婦でした!

Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo. 
 マルタは顔からハンカチを取り去った。

Jes, --- ŝi diris per mallaŭta voĉo, --- mi estis feliĉa...  Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis ĝin plenumi.  Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane.... 
 そうでした、彼女は低い声で言った、私は幸せでした…愛する人が死のうとしていた時、私も生き残ることはできないと思いました…私は生き残りました。苦悩と思い出が私の中に抑えられない苦痛として残りました。しかし死ぬほど傷ついた心を母親の義務を果たすことで静めようとしてきました。悲しみの中の私はたった一人で自分のために自分の子供の生活と未来のために闘おうと世に出ていきました…全て無駄でした。

La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon.  Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro.  Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino.  Ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero?  Li mem ja parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto! 
 書店主の真剣で考え込んだ目は空間に向けられていた。彼には家族がたくさんいた。彼は兄であり夫であり父でもあった。おそらく丸太の言葉で呼び起こされたのであろう彼の愛する女性達や若い妹、小さな娘、愛しい妻の顔が彼の眼前を通り過ぎていった。彼らのうちの一人でもこの孤独な身を守る術もなく苦痛に満ちた心と飢餓と絶望に焼かれた唇を持つ女性の形をとって彼の前に立っているような運命に落ち込むことがありうるだろうか? 彼自身もつい先ほど運命の残酷な変わりやすさについて語ったばかりであった!
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Defalinta floro

2024-04-06 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Diras pri la venonta jaro, kaj ridas ogro.
   Oni ne povas ekscii pri estonteco.
   La diablo nin mokus, se ni parolus pri la venonta jaro. (Japana-Esperanta vortaro)

Plezuro estas la semo de sufero, sufero estas la semo de plezuro.
   Se nun plezurigas sin, en estonteco suferos.
   Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. (Zamenhof)

Defalinta floro kaj fluanta akvo.
   Floro deziras flosi sur akvo, akvo deziras flui kun la floro.
   Reciproka simpatio (amo). (Japana-Esperanta vortaro)

Defalinta floro perfortita.
   Plenplena kaoso. (Japana-Esperanta vortaro)
   Ofte esprimas perforton al virino.

今日のことわざ・慣用句: 落魄の種、苦は楽の種。 落花流水。 落下狼藉

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(172)

2024-03-31 | Marta

--- Mizerego, --- ripetis Marta, --- se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo!  Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo!  Sed mi ne estas sola, mi estas patrino!  Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro.  Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro!  Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo!  Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari?  Ho, sinjoro!  Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino! 
 大変です、マルタは繰り返した。ただ大変なだけなら、そして私だけのことなら、それに対して何の助けもないというだけのことでしたら! おお、信じてください貴方、私は耐えることができますし物乞いせずに生きることもできますし不平を言わずに死ぬこともできましょう。しかし私は一人ではないのです、私は母親です。もし私が愛する母親の心を持っていなかったら、私は義務について思い出させる良心の声を私の中に聞くでしょう。もし私が愛する良心を持っていなかったら私は心の声を聞くでしょう。私はそのどちらも持っています、貴方! 私の子供のやせ細った顔を見る時、子供の将来について考える時、絶望が私をとらえます。そして今までに私が子供のために何もしてやれなかったことを思う時いつも地面に倒れて頭を土の中で転がしたくなるほど、恥ずかしくなるのです。自分自身とその子供たちを貧困から救い出している貧しい人々もいるのに、私はなぜそれができないのでしょう? おお、貴方! 重い惨めさは耐えることができます、しかしそれに対して自分が無力だと感じること、あらゆるところに身を投げ出してそこから自分自身の無力さを意識して離れてしまうこと、苦しむこと、愛するものが今日も苦しんでいて、その苦しみが明日も明後日もずっと続くのを見ること、そして自分自身がその苦しみに対して何もすることができないと認めること…おお、それらにはただ一つの言葉が存在します。「貧しい女性の生活」という言葉が!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame.  Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn.  Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston.  La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe.  Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi. 
 マルタはこれらの言葉を早口で燃え立つように話した。終わりの方には彼女の声は弱くなり、そして両の目から涙が堪えきれずに流れ出て頬を濡らした。彼女しばらく黙って立ち、ハンカチで顔を覆って止まらない涙を止めようとし、彼女の胸をますます強く揺さぶる号泣を抑えようとしていた。彼女は今初めて他人のいる前で泣いた。彼女が長い間内に持っていたものを初めてはっきりと不平の形で口に出したのである。彼女はもはや、ルズィンスキー夫妻の家で彼女が自分に能力のない仕事を涙を流すこともなく平然と断った時のようには強くも誇り高くもなかった。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Ŝanĝigema

2024-03-29 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj

En la mondo sakurfloro ne vidata dum tri tagoj.
   Sakurfloro pompe floras, sed en kelkaj tagoj falas.
   La mondo tre rapide ŝanĝiĝas.

Klaĉu ol venigi.
   Kiam oni klaĉas iun, li nepre apeas.
   Por venigi iun ne serĉu lin, sed klaĉu.

Malbenita sur malforta.
   Mizero sur mizero. (Japana-Esperanta vortaro)

今日のことわざ・慣用句: 世の中は三日見ぬ間の桜かな。 呼ぶより謗れ。 弱り目に祟り目。

   La foto en Nepalo (2005)
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(171)

2024-03-28 | Marta

Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, por momento ŝi silentiĝis.  Subite ŝi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj. 
 彼女の声は一言一言に弱く低くなっていき、少しの間黙っていた。突然彼女は再び頭を上げ組んだ手を前に伸ばし、何度か深く息をした。

--- Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari! ... 
 仕事をさせていただけないでしょうか、私は何をするべきなのか道を示してください、私を導いてください…

La libristo ŝajnis efektive iom mirigita.  En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora.  Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon.  Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn.  La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj.  En la daŭro de momento inter tiuj du homoj regis silento.  La libristo la unua ĝin interrompis. 
 書籍店主は少々驚いたようだった。しばらくの間彼は自分の前に立っている女性を注意深くほとんど探るように眺めた。しかしマルタの美しい若い顔には容易に解決できるような謎は示されていなかった。惨めさ、不安、満たされない望み、切実な願いがその表情にたやすく読み取れた。書店主の賢明な灰色の目は、最初は探るように少々厳しく見ていたが少しずつ柔らかくなりついには悲しく考え込んで瞼で覆われてしまった。しばらくの間二人の間に沈黙が支配し、書店主が最初にそれを破った。

--- Sekve, --- li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, --- sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon? 
 ということは、彼は声をいくらか動揺させながら言った。スィツカさんがお亡くなりになった時に財産を残されなかったのですか?

--- Nenian, --- mallaŭte respondis Marta. 
 全く、マルタは低く答えた。

--- Vi havis infanon... 
 お子さんがいましたね。

--- Mi havas malgrandan filinon. 
 小さな女の子がいます。

--- Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi? 
 そして貴方は今まで全くお仕事がなかったのですか?

--- Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago... 
 少しだけ…縫い物の仕事で日に200スペーソをいただいております。

--- Dudek spesdekojn por tago! --- ekkriis la libristo, --- por du personoj!  Tio estas ja plena mizerego! 
 日に200スペーソ! 書店主は声を上げた。200スペーソ! それでは全く大変でしょう!
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Flanke

2024-03-26 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj

Puŝi kver-ĉaron
   Puŝi ĉaron flanken perforte.
   Trudi sian opinion kontraŭlogike. (Japana-Esperanta vortaro)

Enmeti flank-lancon.
   Ataki per lanco de flanko. (Japana-Esperanta vortaro)
   Interveni nekoncernato.

Ŝajnas bela la edzino de aliulo.
   Ĉiu ajn de aliulo ŝajnas bona.

今日のことわざ・慣用句: 横車を押す。 横槍を入れる。 余所の嬶(かか)は美しう見える。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(170)

2024-03-23 | Marta

Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis. 
 彼女が入ってきた時から書店主は非常に注意深く彼女を見ていた。

--- Efektive, --- li ekkriis, --- sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron vidi!  Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed... mi ne estis certa. 
 あぁ本当に、彼は言った。スィツカさん、お会い出来て嬉しいです。最初から知っている方だとは思っていたのですが、どなたなのか確信がなくて…。

Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino. 
 そういいながら彼はこの若い女性の見窄らしい服装を素早く眺め回した。

--- Per kio mi povas servi? --- li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo. 
 どんな御用でしょうか? 彼は丁寧に、沈んだ気持ちを軽くにじませる口調で言った。

Marta silentis momenton.  Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli. 
 マルタは少しの間黙っていた。そして話し始めた時には非常に青白い顔で視線は深く、動揺していなかった。

--- Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga... 
Ŝia voĉo subite interrompiĝis.  Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis per la manplatoj sian palan frunton.  La libristo rapide eliris el malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon. 
 お願いがあって参りました。多分あなたにとっては奇妙で思いがけないお願いに見えるでしょう。彼女は両手を上げて自分の青白い額に当てた。書店主は急いで机の後ろから出てきてビロード貼りの腰掛けをこの若い女性に押しやって、前にいた場所に戻った。

Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita. 
 彼は悲しげで、それ以上に困惑しているようだった。

--- Volu sidiĝi, sinjorino, --- li diris.  --- Mi aŭskultas vin atente... 
 お座りください、奥様。彼は言った。おっしゃることはしっかり聞きますよ。

 Marta ne sidiĝis.  La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo. 
 マルタは座らなかった。彼女は組んだ手を机に支え、自分の前に立っている人の顔を深い、より澄んだ目で見つめた。

--- La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, --- ŝi diris, --- sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo…
  そのために私が参りましたお願いというのは本当に思いがけなくて奇妙なものです。彼女は言った。けれども…私はあなたがかつては私の夫と友好的な関係にあったことを思い出しまして…

La libristo faris saluton. 
 書店主は頷いた。

--- Jes, li interrompis. --- Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime. 
 そうです、彼はさえぎって言った。スィツカさんは彼をよく知っている人たちに友情と尊敬の思い出を残していかれました。

--- Mi memoras, --- diris plue Marta, --- ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston... 
 覚えております。マルタは続けた。私は貴方を大事なお客さんとして何度かお迎えしました。

La libristo faris denove respektan saluton. 
 書店主は再び丁寧に頭を下げた。

--- Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto... ke sekve... 
 私は貴方が単に本を売るだけではなく出版もされていることを知っています。それなので…
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Avaro

2024-03-19 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


La fantomo en tagiĝo.
   La tempo, kiam fantomo jam devas malaperi.
   Foriru!

Se la mondo estus la mondo.
   Se nuna tempo estus la tempo, kiam mi vivis glore.
   Se la tempo ne estus tia (ŝanĝita). (Japana-Esperanta vortaro)

Konsiliĝi kun avaro.
   Agi pro la avaro.
   
Duope kun avaro.
   Stimulate de la avaro. (Japana-Esperanta vortaro)

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(169)

2024-03-18 | Marta

Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo.  Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo.  Tio estis vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda... 
 彼女は数歩歩いて書店のドアの前で立ち止まった。彼女は視線を窓のガラスに向け、大きな部屋の奥に書店の主人がいるのを見た。それは彼女がまだ幸せな日々を送っていた時にしばしば訪れてよく知っていた顔だった。考え深く、正直で優しい顔だった。

Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon.  Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen.  Videble ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis. 
 ガラス戸の鈴が鳴って、マルタは書店の中に入った。彼女は少しの間入り口の近くに立ち止まって素早く不安げに見回した。明らかに、彼女は店内に客がいるのを恐れていた。客のいるところでは自分が何のために来たのかを言うことができなかったのである。

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis malfermita antaŭ li.  Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan.  Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton. 
 店の事務机の後ろに主人が一人立っているだけだった。彼は前に置かれた大きな開かれた帳面に勘定を書き込んでいた。ドアが開いた時彼は頭を上げた。入ってきた女性を見て半分は挨拶、半分は問うような姿勢をとった。マルタはゆっくりとその人に近づき、その前で立ち止まった。主人は明らかに彼女の言葉を待っていた。

Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis.  Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio. 
 数秒の間彼女は瞼を伏せ、青い唇を震わせていた。しかし彼女は素早く書店主に視線を向けた。その瞬間その視線には彼女の全ての力と意志が込められていた。

--- Vi ne rekonas min, sinjoro! --- si diris per voĉo mallaŭta sed firma. 
 あなた、私をお忘れですか! 彼女は低いがしっかりした声で言った。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Velkinta maskanto

2024-03-16 | 文法のない言語の文法


Vidi la veran figuron de la fantomo: velkinta miskanto.
   Eksciinte la veron, jam ne timas.
   Figuro hanta sed en la ver' trovite; nur spik' miskanta. (Japana-Esperanta vortaro)
   Antaŭtima okulo konsterniĝas eĉ ĉe kulo. (Japana-Esperanta vortaro)

Rompiĝi pafarko, elĉerpiĝi sago.
   Esti forte disbatita.
   Terure malvenki.
   Tute ne povas rebati.

Sonĝo ankoraŭ en sonĝo.
   Afero tute ne realigebla.
   Efemra.
 
今日のことわざ・慣用句: 幽霊の正体見たり枯れ尾花。 弓折れ矢尽く。 夢のまた夢。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(168)

2024-03-14 | Marta

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis.  Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti!  Tiel ne devas esti! 
 考え込んで俯いていたマルタは再び姿勢を正した。いいえ! 小さく、しかし力強くこの若い女性は言った。そんなはずはない、そんなことはあり得ない!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon. 
 そう言って、彼女は貧窮から自らを脱出させたいというどんな人にも本来見られる願いと、今の生活をより良くしより高くするというどんな人も持っている権利とを明らかに感じていた。

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco.  Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis.  Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo.  Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero.  Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon.  Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj.  El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu *neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso.  Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem... 

 *neniu... 以下の文は「彼女の中に何らかの才能があることを誰も疑わなかった。」と訳しそうだが、意味が逆になってしまう。以下の訳が正しい。suspekti を PIV などでじっくり調べてみてほしい。

 マルタは辺りを見回した。彼女の目には少し前の悲しみと疲れに代わって再び活力と探究心が現れた。あらゆる方向から膨大な物資が彼女を取り囲んでいた。それらの一つに彼女の目が止まった。丸太の目が止まったそれはこの町で一番大きな書籍店の一つの、豊かに飾り付けられた高い窓であった。明るいガラスの後ろに置かれたいろんな色のカバーをつけた十数冊の本を見てこの若い女性に3つの異なる感覚が現れた、すなわち思い出、懐かしさ、希望。彼女は若くて知的な夫の腕に縋ってしばしばここを訪れたあの幸せな日々を思い出した。彼女がかつて時々楽しんだ、そしてもう長い間離れてしまって今の生活の暗い底で言いようのない魅力を放っている高い精神的な楽しみを懐かしみながら、彼女は本のタイトルに記された数人の女性の名前を突然見た。それらのうちの一人を彼女は知っていた。その彼女が少しずつその才能を現し、とてもゆっくりと成功を勝ち得ていった時までは誰も彼女の中に何らかの才能があるとは誰も思わなかった。しかし今や彼女の名前は多くの有名で栄光ある作家たちの間に名誉ある位置を占めていた。マルタがかつては自分と同じように孤独で貧しかったことを知っているその女性は日の光のもとに暮らし、人々の尊敬と自分自身の高い評価を得ていた。

--- Kiu scias? --- murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis ĝin en formo de malgaja kadro. 
 誰が知っているだろうか? 女性は震える唇でつぶやいた。そして彼女の青白い顔はそれを寂しく巻いている黒い織物のヒダの間で紅潮していた。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Subita pluvego.

2024-03-11 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj

Alportu eĉ lancon ankaŭ fusilon!
   Kion ajn ne timas.

Vesperstaro (paspluvego) dividas ĉevaldorson.
   Ekpluvego falas loke, ofte okazas ke iuloke pluvegas kaj tuj najbare ne pluvas.
   Dekstre de la dorso de ĉevalo pluvegas, sed maldekstre ne.

Profito survoja.
   En libera tempo en labortempo gajnas profiton per ekstera laboreto.
   Preni ion por akcesora predo. (Japana-Esperanta vortaro)

今日のことわざ・慣用句: 槍でも鉄砲でも持ってこい! 夕立は馬の背を分ける。 行きがけの駄賃。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(167)

2024-03-07 | Marta

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto. 
 マルタは咳をしていた。数日前から彼女は今まで経験したことのない脱力感を感じ始めていた。熱に浮かされ目が覚めると頭が重く胸が痛かった。

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj.  Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis.  Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis!  Mortis?  Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj... 
 今や半分死にかけている結核病みのような赤みが頬に出ているあの女工たちの職業生活もそのように始まったのであろう。少し前に彼らのうちの一人が規則よりも数時間早くシュヴァイク夫人の仕事場から出て行き、それっきり帰ってはこなかった。翌日にマルタがそのことについて仲間達に尋ねると、部屋の中に十数人の口から低いが心を張り裂くようなささやきが広がった。死んだの! 死んだって? マルタは知っていた、その女工がどこかの屋根裏部屋か地下室に住んでいて、二人の小さな子供が彼女の帰りを毎日待っていたということを。

--- Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj ? --- kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto.  La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe: 
 
 子供たちはどうなったんでしょう? 可愛い黒い目の娘を持つこの若い母親は熱心に仲間達に尋ねた。

--- La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis. 
 女の子は孤児院が引き取ったけど、男の子は行方がわからないの。

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta!  Perdiĝis?  Kien do li povis perdiĝi?  En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj... 
 孤児院に? その次には不確かなその将来が慈善家の肩の上に、見知らぬ人の手に。行方不明? どこに行ったというのだろう? おそらくは人が高い屋根裏から運び下ろした母親を子供心に探して凍てつく冬の夜の雪に覆われたどこかの通りの真ん中に吹雪の中で白い服のような雪に覆われて静かに死んでしまっているのであろう。あるいは、恐ろしいことに同年代の社会から見捨てられた子供たちと一緒になって…。

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco.  Ŝia propra?  Ho, tio ne estus grava!  La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro!  Sed la estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni... 
 この悲しい物語をマルタはそれ以上考えることはできなかった。その中にはおそらく彼女自身の未来が映されていたのだった。自分自身の未来? そんなことはどうでもよかった! 彼女の愛する人たちはもはやこの世にはいない。彼女は疲れて死ぬほど悲しいと感じた。おそらく彼女は永遠の眠りにつくために喜んで目を閉じるであろう。その眠りの中で、彼女の傷ついた心が懐かしむ人たちと一緒になれると信じていたのである。しかし彼女の子供の未来は…、それはどうなるのか、どうなってしまうのか、もし彼女がこの世からいなくなったら、もし数日前にシュヴァイク夫人の仕事場からふらふらと立ち去って二度と戻らなかったあの不幸な女工のように頬に血のような赤みが現れ、ひたいが死のような青白さで覆われ、胸に呼吸がなくなったら…。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mallumo

2024-03-05 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Monto estas nobla ne pro sia alteco.
   La monto ne estas nobla nur pro sia alto. (Japana-Esperanta vortaro)
   Ne estas vere valora nur pro la belo de sia eksteraĵo.

De mallumo al mallumo.
   Nuligi aferon dum neniu konas ĝin.
   Neniigi aferon en mallumo.  (Japana-Esperanta vortaro)
   Abortigi sekrete.

Kaj sago kaj ŝildo neeltenebla.
   Per sagoj kaj per ŝildo ne povas kontraŭi al la impeto de la malamiko.
   Ne povi plu sin deteni. (Japana-Esperanta vortaro)
   Senpacienciĝi.

今日のことわざ・慣用句: 山高きが故に貴からず。 闇から闇。 矢も盾も堪らず。

   La foto en Ĉinio
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする