Novaĵoj de Japanio

el "La Revuo Orienta"


 januaro 2021

Robotoj por malpliigi
interhoman kontakton

Du hoteloj en Tokio, asignitaj por akcepti negravajn infektitojn je la kronviruso, utiligas kiel balaiston, robotojn kun artefarita inteligento. Unu el ili balaas la plankon de la salono, destinita por kolektive meti manĝpletojn de la infektitoj. Alia el ili bonvenigas la infektitojn.

Iu hospitalo en la urbo Nishitokyo, Tokio instalis ovo-forman roboton apud la vestiblo kiel gvidiston; ĝi alparolas vizitantojn je la alveno, perceptante per sensilo, kaj demandas ilin pri la stato de malsano. Se la vizitanto plendas pri febro aŭ sufokiĝo, la roboto admonas ilin tuj iri al izolita ĉambro, kaj samtempe ĝi sciigas al la stabo tiun dialogon. Laŭ la ĉefo de la hospitalo: "Tiu ĉi metodo kun dialogo inter paciento kaj roboto, alportas varman atmosferon diference de tuŝ-ekrano. Pro tio pacientoj favore akceptas roboton en la hospitalon".

Nuntempe, eĉ familianoj de paciento ne povas facile viziti hospitalon por konsoli la pacienton, pro la timo je infektiĝo, kaj tio naskas fortan streson kaj en pacientoj kaj en familianoj. Por mildigi tion utilas "avatara roboto" nomata NEWME, inventita de la grupa firmao de ANA, Avatar-in. Ĉe la paciento estas la roboto, en kies supra parto estas televida ekrano por vidigi la vizaĝon de la manipulanto, nome familiano en hejmo. Tiu roboto estas uzata en alia hospitalo de kuracistoj anstataŭ rondvizito kun medicina intervjuo, kaj estis alte taksita.

La firmao ZMP kun alta teknologio je aŭtomata veturigo de aŭtoj, ekvendis sekurigan roboton nomatan "PATORO", kun la funkcio disverŝi sterilizan likvon tien, kie homoj ne povas iri.

Paktuko (Furoshiki) moderne

Paktuko estas kvadrata tuko por porti aĵon; oni metas aĵon sur ties mezo, faldas la kvar angulojn suprenŝove, aŭ kunligas ĉe la supro por enfermado. Ĝi disvastiĝis en la epoko Edo (1603-1868), kiel ilo por envolvi mantukon kaj vestaĵon por viziti publikan banejon. En la epoko Meiji (1868-1912) japanoj komencis mane porti valizon, kaj rapide velkis uzo de la paktukoj.

Nuntempe tamen, por mediafabla vivo, oni refoje atentas paktukon kiel unu el la ekologiaj ĉiutagaĵoj. Oni nun devas deteni sin de uzado de plastaj sakoj. Precipe en Japanio ekde julio 2020, plastaj sakoj estas nur page riceveblaj en vendejoj. Iuj personoj do rekomendas reutiligon de paktuko. Inter alilandanoj populariĝis silkaj paktukoj impresantaj lukse. Ili ekuzis paktukojn laŭplaĉe sen fiksita ideo. Tial paktuko povas esti skarpo aŭ tablotuko.


Novaĵoj de Japanio - 2020

Novaĵoj de Japanio - 2019

Novaĵoj de Japanio - 2018

Novaĵoj de Japanio - 2017

Novaĵoj de Japanio - 2016


"La Revuo Orienta" estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto.

Verkis Okita Kazumi (Hejmpaĝo de OKITA Kazumi)
Voĉlegis Matsuda Yōko (Macuda Joko)