Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno de Libera Folio je 2024-04-232024-04-23 en historio, kulturo Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.
Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17 Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto de Libera Folio je 2024-04-092024-04-09 Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.
UEA havas novan eksprezidanton de Libera Folio je 2024-04-022024-04-04 Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959 de Libera Folio je 2024-03-262024-03-28 En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.
de Libera Folio je 2024-03-242024-03-24 en movado La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.
de Libera Folio je 2024-03-192024-03-19 en movado Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.
de Libera Folio je 2024-03-122024-03-12 en movado Esperantisto arestita en Rusio La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.
de Libera Folio je 2024-03-052024-03-05 en movado George Soros memoras pri IJK en 1947 La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens, Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.
de Libera Folio je 2024-02-262024-02-27 en kulturo La sorto de la bjalistoka geto nun en Esperanto Zamenhof iam nomis sin ”hebreo el la geto”. Kiam la nazia Germanio dum la dua mondmilito okupis lian naskiĝurbon, Bjalistokon, inter la unuaj viktimoj tie estis du aktivuloj de Zamenhofa… [Legu plu]